Kiu mi estas!

Mia nomo estas PATRICK MORANDO. Ekde ĉiam mi pasioniĝis pri fremdaj lingvoj kaj kiam mi estis infano mi amuziĝis aŭskulti multfrekvencajn radiojn por aŭdi la sonojn de la diversaj idiomoj. Post mia abiturienta diplomo, mi aliĝis al la Fako pri Fremdaj Lingvoj kaj Literaturoj de Ĝenovo, kie mi akiris universitatan diplomon kaj specialiĝis pri la Francaj Lingvo kaj Civilizo kaj pri la hispana kiel duan lingvon.

En 1996 mi konatiĝis kun la Internacia Lingvo Esperanto, sed pro la multnombraj universitataj engaĝiĝoj, mi forlasis ĝian lernadon. En 2011 en iu ĝenova librovendejo, mi hazarde trovis lernolibron pri Esperanto kaj tiun ĉi-fojon mi serioze ekstudis ĝin. Ekde tiam Esperanto fariĝis esenca parto de mia vivo. Mi komencis legi librojn en la lingvo, vojaĝi pere de Pasporta Servo (www.pasportaservo.org), aliĝi al diversaj kongresoj kaj someraj kampusoj (www.eventoj.hu) en Slovakio, Francio, Belgio, Latvio, Pollando, tie ĉi praktikante la lingvon kaj trapasante la eŭropajn atestilojn pri Esperanto, nome la KER-atestiloj je la niveloj B1, B2, C1 de la Eŭropa Referenckadro atribuitaj de la lingva centro ELTE ORIGÓ de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto http://www.onyc.hu/ kaj agnoskitaj de la eŭropa instanco ALTE http://www.alte.org/.

En novembro 2016 mi kapabliĝis pri instruado de Esperanto ĉe la ITALA INSTITUTO de ESPERANTO de Torino (http://www.esperanto.it/iie/). Du jarojn poste mi estis agnoskita de la Komerca Ĉambro de Ĝenovo kiel spertulo en la kategorio “tradukisto/interpretisto” por la lingvo Esperanto.

Mi sekvis retan 100-lecionan kurson pri metodiko de Esperanto - RITE Reta Instruista Trejnado - ĉe la retejo Edukado.net (http://www.edukado.net/klerigejo/rite) kaj mi kreis fejsbukan paĝon Genova Esperanto-Klubo por doni eblon al la Ĝenovanoj trovi utilajn informojn pri la internacia planlingvo, la kursoj, la aktivaĵoj kaj novaĵoj intime ligitaj al la esperanta mondo. Do, se vi estas interesitaj lerni ĝin kaj alproksimiĝi al ties kulturo, ne hezitu kontakti Genova Esperanto-Klubo.

Ĉu vi estas pretaj? Ek!