Kiuj ni estas

Patrick Morando


Kontaktu min


Kunlaborantoj kaj Amikoj

Cristina Balzarini

Mi nomiĝas Cristina kaj mi estas instruistino en ĝenova infana lernejo. Dankon al esperanto, mi vojaĝis kaj partoprenis kelkajn konkresojn. Dum dek jaroj mi estis sekretariino de la “Rondo GERS” kaj de pluraj kursoj je unua livelo en mia urbo. Nun mi esperantumas en Genova Esperanto-Klubo kaj mi esperas, ke tiu nova asocio fariĝos granda kaj aktiva kun multaj interesaj amikaj kaj kulturaj interrilatoj.


Kontaktu min

Daniela Buscaglia

Nekutima vendistino dum la tago, brilanta fantazia mokulino en ŝia libera tempo. Ŝi brakumas malsamajn disciplinojn kun spirita impliko, de danco al piratado. Ŝi studis Esperanton por scivolemo akirante la A1-diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Ŝi havas du katojn kaj unu hamstron.


Kontaktu min

Graziano Buschiazzo

Saluton al ĉiuj! Mi estas Graziano Buschiazzo, mi havas 54 jarojn kaj loĝas en Savono, kie mi estas laboristo. Mi tre ŝatas fotografion kaj muzikon, precipe la barokan muzikon. Mi favore impresiĝis pri Esperanto kaj pri ĝia filozofio. Mi komencis lerni ĝin kaj mi esperas, ke ĝi disvastiĝos pli kaj pli.


Kontaktu min

Alessandro Caridi

Mi nomiĝas Aleksandro, mi havas 52 jarojn kaj mi estas kontisto. Mi tre ŝatas fremdajn lingvojn. Mi lernis la hispanan, la anglan, la francan, la ĉinan, eĉ la japanan kaj kompreneble Esperanton. Mi trovis ĉi tiun mirindan lingvon en 1995, neniam forlasita, danke al ĝi mi havas multajn geamikojn en la tuta mondo. Disvastigu!


Kontaktu min

Rinaldo Marti

Saluton! Mia nomo estas Rinaldo, mi estas elektronika muzikisto, instruisto pri muziko ĉe publika lernejo kaj media fonografisto. Mi alvenis al esperanto hazarde kaj mi sporade sekvis kelkajn kursojn. Esperanto estas grava lingvo por mi, ĉar ĝi estas neŭtrala kaj peranto de gravaj valoroj, tio estas defendo de minoritataj lingvoj, respekto pri kulturoj, toleremo, ktp. La muziko kaj la lingvo internacia esperanto estas universalaj heredaĵoj.


Kontaktu min

Isabella Morando

Mi okupiĝas pri permagazena vendado kaj pri labora sekureco. Mi havas 12-jaraĝan scivoleman infanon, kiu deziras koni, vojaĝi kaj vivi la vivon. Esperanto estas vivanta lingvo, taŭga por esprimi la homan penson. La tutmondiĝo unuigis multajn landojn kaj Esperanto povus esti la plej simpla rimedo por komuniki kun la tuta mondo, unu fenestro sur la mondo, unu pontlingvo en tiu mondo tiel disigita. Sciigi pri la esperanta medio riĉigos mian personan stokon da scioj.


Kontaktu min

Piero Nosengo

Li diras, ke li estas geologo pri media protektado, sed li efektive pasigas tempon inter arkpafaj konkursoj kaj metalaj koncertoj. Pri la cetero, li legas multajn librojn kaj strebas studi Esperanton kaj akiri sen tro da maksukceso la unuagradan diplomon.


Kontaktu min

Andrea Paladino

Profesie programisto kaj pasie pianisto. Li studis Esperanton akirante la A1-diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Li kreis la retejon de Genova Esperanto Klubo, kaj zorgas pri ĝia aktualigo.


Kontaktu min

Isidoro Parodi

Mia nomo estas Isidoro kaj laboras kiel arkitekto en la urbodomo de Novi Ligure en Piemonto. Mi havas du katojn kaj domon plenan je ŝtuparoj. Krom la pasio pri mia laboro, mi kulturas malsamajn interesojn: arton, loka historion. Mi amas la kreemajn alirojn por solvi problemojn aŭ por evoluigi ideojn, sed mi ne malŝatas racion kaj ordon. Antaŭ kelkaj jaroj mi aliĝis al IMF (Itala Medio-Fonduso) kaj mi estas tre kontentigita, ĉar tio permesas al mi koni lokojn kaj konatiĝi kun interesaj homoj, kiuj kiel mi aprecas la belecojn de nia lando kaj aktive klopodas ilin savi. Mi taksas la anglan malbone digestebla, sed ekde kelkaj jaroj mi malkovris Esperanton kaj mi konsciis, ke komuniki kun la cetero de la mondo povus esti tre facile! Tiu Zamenhof faris ion nekredeblan... li kreis mirindaĵon, lingvon universalan, intuician kaj tre demokratan. Tio estas ekzemplo de kulturo, kiu meritas la interesiĝon fare de ni ĉiuj.


Kontaktu min

Caterina Repetto

Dommastrino, studado de lingvoj estas ŝia pasio. Ŝi studis Esperanton akirante la A1-diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Ŝi havas unu katon.


Kontaktu min

Romina Viviani

Ŝi ŝatas katojn kaj ŝia pasio estas Skotlando, studi kaj ludi sakŝalmon. Ŝi lernas Esperanton por vojaĝi tra la norda Eŭropo per Pasporta Servo kaj tiel konatiĝi kun aliaj kulturoj.


Kontaktu min

Giovanni Ziglioli

Mia nomo estas Gianni kaj mi restaŭras antikvajn pentraĵojn por la Ministerio pri la Kulturaj Valoraĵoj. Dum mia libera tempo mi kantas en pluraj korusoj kaj mi estas amatora aktoro. Mi multe vojaĝis en la tuta mondo. Mi konas Esperanton pere de amikoj, kiuj havas amikajn kaj internaciajn rilatojn kun homoj de ĉiuj landoj. Esperanto estas grava komunikilo kaj ĝi estas ankaŭ kulturo. Inter unu spektaklo kaj alia mi esperas havi tempon por lerni ĝin!


Kontaktu min